Kvara grado : Diplomo pri Altaj Esperantaj Studoj

(français

Programo

Lingvoscienca priskribo de Esperanto. Profundaj scioj pri leksikologio, semantiko kaj leksikografio. Elementaj scioj pri la scienca kaj teknika lingvouzo.

Historio de la esperantlingva literaturo kaj scioj pri la plej gravaj verkoj. Tradiciaj poeziaj formoj.

Historio de la esperantista movado kaj scioj pri interlingvistiko.

Ekzameneroj

A. Skriba parto.

1. Traduko el Esperanto al la franca lingvo (daŭro : 2 horoj) ; /20.

2. Traduko el la franca lingvo al Esperanto de unu teksto beletra kaj unu teksto ne-beletra (scienca, teknika k.a.) (daŭro : 2 horoj) ; /20.

Por la eroj 1 kaj 2 estas permesata la uzo de vortaroj.

3. Redakto de du vortaraj artikoloj : unu por esperantlingva klariga vortaro kaj unu por traduka vortaro franca-esperanta. Por tiu ero 3 estas permesata la uzo de franclingva vortaro. Daŭro : 2 horoj ; /20.

La kandidatoj, kiuj ricevis minimume 40 poentojn, estos pli poste vokitaj al la parola parto.

B. Parola parto (en Esperanto, kun eventuala escepto por la ero 4-a).

1. Klarigo (dum maksimume 30 min) de eltiraĵo el klasika verko de la esperantlingva literaturo (40-minuta preparo) ; /20.

2. Prelego (dum maksimume 30 min) pri iu temo aŭ beletra, aŭ scienca, aŭ socia. La kandidato povos elekti inter tri diversfakaj temoj, proponitaj de la ekzamenantaro. 30-minuta preparo, dum kiu estas permesata konsulto de personaj dokumentoj ; /20.

3 Demandoj pri interlingvistiko (/10) kaj pri historio de la esperantista movado (/10). Por la tuto 30-minuta preparo.

4. a) Duonhora leciono pri unu aŭ pluraj punktoj de la esperantlingva gramatiko. La kandidato povas prezenti tiun lecionon aŭ en Esperanto aŭ en la franca lingvo. La ekzamenantaro devos kontroli, per adekvataj demandoj, ĉu la kandidato kapablas prezenti tiujn temojn en la ne-elektita lingvo ; b) kritika korektado de esperantlingva teksto.

Preparo por la tuto : 1h30 ; /40.

Por sukcesi, la kandidato devas ricevi minimume 90 poentojn. En okazo de malsukceso, li/ŝi devas trapasi denove la partojn skriban kaj parolan.

Organizo de la Ekzameno

La estraro de la Instituto decidas la okazigon de sesio, kiam materialaj kondiĉoj estas plenumitaj (precipe sufiĉa nombro de kandidatoj kaj adekvata ekzamenejo).

La ekzamenantaron nomumas la prezidanto de FEI. Ĝi konsistas el prezidanto, kiu posedas Francian agregacion pri filologio ("grammaire", "lettres classiques", "lettres modernes" aŭ fremda lingvo), aŭ doktorecon pri iu lingvoscienca fako, kaj el tri membroj, kiuj aŭ posedas la diplomon pri Altaj Esperantaj Studoj, aŭ estas franclingvaj membroj de la Akademio de Esperanto.

La ekzameno okazas post kunvoko de la prezidanto de la ekzamenantaro.

La prezidanto de la ekzamenantaro decidas pri la tekstoj de la ekzameneroj post proponoj de la ekzamenantoj kaj komisias unu aŭ du ekzamenantojn por prizorgi la okazigon de la skriba parto. La ekzamenantaro, post diskuto, decidas pri la akcepto de la kandidato al la parola parto, kaj, post la parola parto, pri la definitiva sukceso. La prezidanto de la ekzamenantaro letere sciigas al la prezidanto de FEI la rezultojn kaj kunsendas ĉiujn dokumentojn (korektitajn taskojn, notojn, protokolojn kun subskriboj de la ekzamenantoj), kiuj atestas pri tiuj rezultoj.

La sukcesinta kandidato ricevas diplomon de la Instituto.

Ekzamenkotizo

20 €. La ekzamen-kostoj estas pagendaj ĉe la enskribiĝo.