Staĝoj

...............................................................................(français)

Staĝoj :
Nur estas en tiu listo "gravaj staĝoj", daŭrante plurajn tagojn. Krome, multaj kursoj kaj staĝetoj okazas dum la tuta jaro en tuta Francio : informiĝu el via loka asocio.

KULTURA SEMAJNFINO en LA GARDE – sabaton 4-an kaj dimanĉon 5-an de februaro 2023
Domaine de Massacan, 1589, avenuo Commandant Houot - 83130 La Garde (apud Tulono)
Tiu escepta loko, meze de trihektara parko kun centjaraj arboj, profitas de rekta privata aliro al la strando Magaud, kiu apartenas al la Nacia parko Port-Cros.

laborgrupoj kun escepta partopreno de du elstaraj gvidantoj :

1 > Katalin Kováts, fondinto de la retportalo https://edukado.net/
2 > Sylvain Lelarge, gvidanto de "edukado.net"

manĝoj : preparitaj de kuiristo de la restadejo. Eblas manĝi vegetare.

tranoktado : du aŭ trilitaj dormoĉambroj, kun banĉambro kaj necesejo. Littukoj surloke – kunportu nur vian tualettukon. (Hejmbestoj ne akceptitaj.)

tarifo : aliĝkotizo + ĉiuj manĝoj + tranoktado : 110 € (+ 27 € se vi deziras individuan ĉambron)

por pliaj informoj : Pierre Oliva - 06 76 55 57 23 / nlpolecamp@gmail.com