Unua grado : Atesto pri Elementa Lernado

(français)

Tiu ekzameno konfirmas seriozan studon de la bazoj de Esperanto kaj la kapablecon legi, skribi kaj paroli, por sin komprenigi kaj esti komprenata de nefrancparolanto, ne tro erarante aŭ miskomprenante. Ĝi entenas skriban kaj parolan partojn po 50 poentoj, t.e. 100 entute.

Skriba parto

La kandidato respondas rekte sur la disponigitaj folioj.

Daŭro : unu horo entute, neniu kromdokumento estas permesata (lernolibro, gramatiko aŭ vortaro). Ĝi entenas kvar subpartojn :

1. Diktaĵo por kontroli la bonan asimiladon de la ortografio - 10 poentoj.

2. Kvin demandoj temantaj pri disponigita teksto ; respondi al ĉiu per kompleta skriba frazo (ĉiu demando estas notota el kvar) - 20 poentoj.

3. « Truekzerco » : en dek lokoj la kandidato kompletigas la malplenon aŭ per vorto, aŭ per finaĵo. Ĉiu vorto estas notota per unu poento - 10 poentoj.

4. Demando kun pluraj elektoj : kvin frazoj kompletigotaj estas prezentataj, kun elekto de pluraj eblaĵoj, el kiuj nur unu estas ĝusta (ĉiu frazo notota el du) - 10 poentoj.

Parola parto

(proksimume 20 min)

Kvin subpartoj :

1. Legado de teksto el deko da linioj (kontrolo de la prononcado) - 10 poentoj.

2. Respondi en Esperanto al kelkaj demandoj de la ekzamenanto pri tiu teksto (kontrolo de la parola komprenado) - 10 poentoj.

3. Respondi al kelkaj gramatikaj demandoj pri la teksto (tie ĉi, la kandidato povas respondi en la franca) - 10 poentoj

4. Komento de ikonografia dokumento : la kandidato rakontas prezentitan scenon (foto, pentraĵo k.a. ; reliefa objekto por blindulo k.a.) (kontrolo pri lia/ŝia kapableco sin komprenigi de nefrancaparolanto, eĉ kun kelkaj lingvaj eraroj) - 10 poentoj

5. Nombroj : la kandidato tradukas aŭ eldiras kvin nombrojn aŭ datojn laŭ la elekto de la ekzamenanto (kontrolo de la parola mastrado de la ciferoj) - 10 poentoj

Sukceso postulas minimume 50 poentojn entute.

Ekzamenantaro

La ekzamenantaro konsistas el la Direktoro de la ekzamenoj kaj el instruanto posedanta la Ateston pri Kapableco, kiu ne estu la instruinto de la kandidato. La instruanto trapasigas la ekzamenon kaj konkludas pri akceptebleco de la kandidato. La Direktoro de la ekzamenoj deklaras la akcepton.

Ekzamenkostoj

La kandidato pagas ekzamenkoston fiksitan je 10 €.

La sukcesinta kandidato ricevas diplomon de la Instituto.