Dua grado : Atesto pri Praktika Lernado

(français)

Du partoj :

1. Unua parto

Gramatika testo (40 min), skriba, sub formo de "truekzercoj" plenigotaj, temantaj pri :

- akuzativo - 10 poentoj.

- elekto de la prepozicio - 8 poentoj.

- la transitiveco (sufiksoj ig, iĝ aŭ nenio) - 6 poentoj.

- la demandovortoj (ĉu, kiu, kiom k.a.) - 10 poentoj.

- la vortfarado (uzado de la ĝustaj afiksoj) - 10 poentoj.

- la refleksivo (lin aŭ sin, ŝia aŭ sia ) - 6 poentoj.

Tiu testo estas elimina : se la kandidato ne ricevas 35/50, li/ŝi ne trapasas la sekvon.

En la kazo de malsukceso en la dua parto, la sukceso en la antaŭtesto daŭre valoras dum unu jaro kaj duono.

2. Dua parto

a) Skriba parto (du horoj tridek). Neniu vortaro permesata.

1. Resumi en Esperanto tekston dufoje aŭditan - 10 poentoj.

2. Skribe respondi al dek demandoj temantaj pri disponigita teksto :
- kvin rilataj al la senco de la vortoj - 5 poentoj.
- kvin rilataj al la signifo de la teksto - 15 poentoj.

3. Redakti en Esperanto (ĉirkaŭ 300 vortoj, inter unu kaj tri paĝoj laŭ la dimensio de la skribo de la kandidato) pri temo elektota inter tri proponataj - 20 poentoj.

b) Parola parto (20 min)

1. Komento de ikonografia dokumento : bildrakonto (skulptaĵo por blindulo) - 10 poentoj.

2. Elementaj demandoj pri la historio de Esperanto kaj la esperantista movado - 10 poentoj.

3. Konversacio kun la ekzamenantaro pri lotita temo (du eblaj elektoj) - 10 poentoj.

Por sukcesi, la kandidato devas ricevi almenaŭ 40 poentojn en tiu dua parto, el kiuj minimume 17 poentojn en la skriba parto.

Ekzamentaro

La ekzamenantaro konsistas el la Direktoro de la ekzamenoj kaj el du asesoroj posedantaj la Ateston pri Kapableco. Tiuj du asesoroj trapasigas la gramatikan teston kaj decidas pri ĝia rezulto. Ili trapasigas senprokraste la tuton de la dua parto al la kandidatoj, kiuj sukcese trapasis la teston, donas notojn por la diversaj subpartoj kaj sendas la rezultojn al la Direktoro de la ekzamenoj kiu lastinstance decidas.

Ekzamenkosto

8 € por la antaŭtesto, 12 € por la dua parto.
La ekzamen-kostoj estas pagendaj ĉe la enskribiĝo.

La sukcesinta kandidato ricevas diplomon de la Instituto.