Lectures faciles en espéranto

FACILAJ LEGAĴOJ (DUA NIVELO)

1.

MALDIKAJ LIBROJ

Aventuroj en mondo de ŝajnigado, de Jean Cojdo, FEL 2009, 40p. (Pri la spertoj de Afrika intelektulo en la mondo de blankuloj : en Germanio kaj Kanado).

Mi ne estas Mona Lisa, de Júlia Sigmond, eldonejo Bero, Berkeley 2001, 65p.

Afrikanoj kaj mi, de Mirejo Groĵan, eld MIR, Les Brenets, Svislando, 2009, 30p.

Modernaj Robinzonoj, en la siberia praarbo, de Teodoro Schwarz, eld. Bero, Berkeley 1999, 49p. (Fuĝo el milita kaptiteco en 1920 per trajno, piedirado kaj flosiloj).

Raportoj el Japanio, de Hori Jasuo (16 etaj volumoj, ĉiu pri la antaŭa jaro, ekde 1997).

2.

MEZDIKAJ LIBROJ, NOVELAROJ

Vere aŭ Fantazie, de Claude Piron, Fonto, 3a eldono, 2001, 239p.

Infanoj en Torento, Junuloj en Torento, de Stellan Engholm, Dansk Esperanto-Forlag, 1972 (la dua volumo enhavas 143p)

Arne la ĉefido, rakonto el la vikinga epoko, de Leif Nordenstorm, Kava-Pech 2005, 112p. (Por infanoj, sed ne nur).

Fabeloj de la verda pigo, de Louis Beaucaire, Stafeto, 1981, 110p.

La Bato, de Lena Karpunina, FEL, Antverpeno 2000, 125p.

Geografio de miaj memoroj, de Spomenka Štimec, Pro Esperanto, Vieno, 1992, 140p.

Bildoj el norda lando kaj aliaj rakontoj, de Sen Rodin, FEL 2006, 359p.

Kolektanto de ĉielarkoj, de Tibor Sekelj, Edistudio, 1992, 117p.

3.

TRADUKOJ

Ili vivis sur la tero, ok jaroj da migrado ĉirkaŭ nia planedo, de Maryvonne kaj Bruneau Robineau, Opera eldonejo, 1998, 243p.

Urug, de Hella Haasse (Nobelpremiito), traduko de Piet Buijnsters, IEI, Hago, 2012, 115p. ( Amikeco inter filo de nederlanda estro de teplantejo en Indonezio, tiam kolonio de Nederlando, kaj Urug, filo de enlanda intendanto).

Sonĝo de kristalo, Arko, 2064, de Jérôme Leroy, tradukita de Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil, Eldona Fako Kooperativa de SAT, 2010, 87p. : Mondo renversita konsekvence de la klimataj katastrofoj kaj la nehumana malindustriigo).

Paolo, la lernanto de Leonardo da Vinci, de Hans Ulrich, esperantigis Benata Hengstmengel-Koopmans (ND), ilustraĵoj de Miroslava Tomečková, Kava-pech, 2008, 112 p..

4.

BILDSTRIOJ

Tinĉjo (tri volumoj disponeblaj).

La sekreto de la arbaro de Lascaux, Felix et Bigotto, eld. Dolmen, 2010, 48p.

Paul Harris, pioniro de nova mondo, de Laurent Dareau, Rotary Club Spa-Francorchamps, Stavelot (Belgio), 2009, 79p. (Pri la kreinto de la asocio « Rotary »).